Учебник языка эсперанто icon

Учебник языка эсперанто




НазваниеУчебник языка эсперанто
страница5/11
Дата конвертации05.11.2013
Размер1.8 Mb.
ТипУчебник
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11
1. /Kolker.rtfУчебник языка эсперанто

Задания

1. Что означают следующие слова?

Kantistino, geedzoj, malhelpi, malalta, maldika, ĝisatendi, interrespublika, kelkfoje, memkritiko, morgaŭa, senrezulta, subteni, trairi, komenca, komencanta, komenciĝanta, helpantino, gelaboristaro, rekomenci, ekvidinte, eksterlandano, bildvortaro, arbareto, arbetaro, atendejo, ludilo, ĉiujara, ĉiaokaze, ĉiamverda, duonmonata, feliĉegulo, antaŭtempa, apude, malplimulto, plejparte, samfamilianoj, aliĝi, eligi, alifoje, plezurigi, sin deteni, formanĝi, kunludanto, neiigi, nea, onidiroj, unuavide, okazigi, priafera letero, alttemperatura, ĉiea.

2. Переведите сочетания:

Stari apud la pordo, okaze de la forveturo, ekster la domo, loĝejo kun kvar fenestroj, venu post vendredo, ĉirkaŭ Tero, inter arboj, el la urbo, aro da objektoj, ĝi estas al vi por memoro, en la komenco, komencu de la komenco, teni per la mano, preni je la mano, ripozi dum varmega tago, vagonaro al Sverdlovsko, helpo de Anatolo al amiko pri grava afero, veturi tra la tuta lando, faru tion antaŭ ĉio, foriri sen decidi la demandon, infanoj sub dek ses jaroj, ludi gitaron, je kapo pli alta, komence de la leciono, memori por la tuta vivo, urbo ĉe Dnestro, ripozi ĝis la vespero, rigardi alvizaĝe, je via feliĉo!, kanti ĥore.

3. Переведите фразы:

Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu. Neniu komenco estas facila. Estas nenio sekreta, kio ne fariĝos malsekreta. Kiu amas ĉion, amas nenion (D. I. Pisarev). Estas nenio pli malsaĝa, ol la deziro ĉiam esti la plej saĝa (F. La Rochefoucauld/Laroŝfuko). Nenia spegulo montras malbelan virinon. Kiu loĝas ĉie, loĝas nenie (Marcialo). Mi neniel povas vin forgesi. Neniam malfeliĉo venas sola. Pli bone malmulte, ol neniom. Ĉies amiko estas nenies amiko. Mi atendas ĉiam sole vin. Ne al ĉia demando necesas respondo. (Publius Syrus/Sirus). Ĉiuj miaj pensoj estas kun vi. Ami la tutan homaron ne estas malfacile, pli malfacile estas ami ĉiun homon (E.G. Kazakeviĉ). Mi memoros vin ĉiutage, ĉiuhore, ĉiuminute. Esperanton oni povas legi en ĉiu aĝo. Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni (L. Zamenhof). Se vi faras ion, do faru! Nek ĝojo, nek malĝojo estas senfinaj. Kiu ne ĝojigas per sia alveno, ĝojigas per sia foriro. Ĉio ĉi jam estis. Ekster sia loko nenio estas bona (W. Whitman/Ŭitmen). Kiu subaŭskultas apud pordo, ekscias ankaŭ tion, kion li ne volas scii. Multaj homoj vivas ne vivante, sed nur vivonte. (V.G. Belinskij). Pli feliĉa estas la donanto, ol la prenanto. Se vi laboras sidante, ripozu starante. Tion, kion la homo faras al si mem, eĉ malamiko al malamiko ne povas fari. La plej feliĉa virino estas tiu, kiun amas ŝia edzo. Ne sole per pano vivas la homo. Unu “nun” estas pli bona, ol du “morgaŭ”. Ne malfermu pordon, kiun vi ne povas fermi! Pli gravas amiko, ol mona fabriko. Se vi volas esti feliĉa, estu feliĉa! (Kozjma Prutkov). Vi tre helpos al mi, se vi ne malhelpos al mi. Mi scias nur tion, ke mi scias nenion (Sokrato). La homoj povas esti feliĉaj, nur se la feliĉo ne estas celo de ilia vivo (G. Orwell/Orŭel).

4. Переведите на эсперанто:

Мне нравится отдыхать за городом. Каждое воскресенье мы ездим за город на электричке. Но вчера было холодно, поэтому я решил остаться дома. Мать попросила помочь ей, и я, взяв cумку, пошел в магазин за хлебом. Возвратившись, я сделал много домашних дел. Потом я начал изучать учебник эсперанто. Вскоре позвонил по телефону Сергей и спросил, свободен ли я. Он весело добавил, что воздух потеплел и что он будет ждать меня около парка: можно будет поиграть в мяч. Но я никуда не пошел. Я слушал концерт песни, смотрел документальный фильм о первых космонавтах по телевидению и читал допоздна. Ну что же, я отдохнул вчера неплохо.


Урок 9

Лексика

aŭdi 'слышать'; bati 'бить'; bordo 'берег'; diversa 'разный', 'различный'; ĵeti 'бросить'; koro 'сердце'; kuraci 'лечить'; kutimo 'привычка' (kutima 'привычный', 'обычный', kutime'обычно'); lumi 'светить'; maro 'море'; miri 'удивляться'; movi 'двигать'; naĝi 'плыть'; nigra 'черный'; orelo 'ухо'; pasi 'проходить'; plena 'полный'; rimarki 'заметить'; sablo 'песок'; sekvi 'следовать' (sekvo 'следствие', 'последствие', 'подражание'); semajno 'неделя'; silento 'молчание', 'тишина'; somero'лето'; suno'солнце'; ŝajni'казаться' (ŝajnigi'делать вид', 'притворяться'); ŝipo 'корабль', 'судно'; tamen 'однако', 'все-таки'; tendo'палатка' (tendaro'лагерь'); trinki'пить'; vetero'погода'; vojaĝi'путешествовать'. Без перевода: sanatorio, turismo, turisto.

Грамматика

1. Неопределенные слова образуются от вопросительно-относительных путем отбрасывания начального k: iu'кто-то', 'некто', 'некий', 'некоторый', 'какой-то'; io 'что-то', 'что-либо', 'что-нибудь'; ia 'какой-то'; ie 'где-то'; ien 'куда-то'; iel 'как-то'; ial 'почему-то'; iam 'когда-то'; iom 'сколько-то', 'несколько', 'некоторое количество', 'немного'; ies 'чей-то'.

2. Слова с исходом на –iu употребляются самостоятельно или вкачестве определения и могут принимать окончания -j и -n. Соотносительные слова с исходом на  io употребляются самостоятельно, т.е.без существительного, могут принимать окончание  n и не могут принимать окончание -j: Kiu knabo donis al vi tiun ludilon? Tiujn fruktojn, kiujn vi alportis, mi tre ŝatas; Neniu scias tiel malmulte, kiel tiu, kiu demandas pri nenio; Kio ne estas enla pensoj, tio ne estas en la okuloj; Neniu homo volas maljuniĝi, sed ĉiu homo volas longe vivi sur la tero; Malsaĝajn pensojn havas ĉiu, sed la saĝa homo ilin ne eldiras (W.Busch/Buŝ); Ĉio devas esti komuna inter amikoj (Eŭripido); Iu venis; Al vi venis iu ulo; Ĉiutage oni ekscias ion novan.

3. Причастия страдательного залога образуются с помощью суффиксов -at- (настоящее время), -it- (прошедшее время), -ot- (будущее время) и окончания -a: legata 'читаемый', legita 'прочитанный', legota 'который будет прочитан'. Как и упричастий действительного залога, окончание -a можно заменить на -o или -e: Mono havata estas pli grava, ol mono havita 'Деньги, которые имеешь, важнее, чем те, которые имел'; Mi havas ion dirotan al vi 'Я должен вам кое-что сказать'; nekonatino 'незнакомка'; konatigi 'познакомить'; Ŝi amis kaj estis amata 'Она любила и была любимой'; Liaj tagoj estas kalkulitaj 'Дни его сочтены'; Se tio eĉ estas malvero, tamen bone elpensita (G. Bruno) 'Если это и неправда, то хорошо придумано'.

4. Наречия: preskaŭ 'почти', tro 'слишком': Inter “preskaŭ jes” kaj “jes” troviĝas tuta mondo (A. de Musset/Mjuse) 'Между “почти да” и “да” находится целый мир'; Tio estas tro! 'Это уж слишком!'

5. Предлоги: trans 'за', 'через', 'по ту сторону'; super 'над'; kontraŭ 'против', 'о': trans lamaro 'за морем'; transformi 'преобразовать', 'превратить', 'трансформировать': Vi superis vin mem 'Вы превзошли самого себя'; superila koston 'превысить стоимость'; supersekreta; supermoda; supera kurso de Esperanto 'высшие курсы эсперанто'; Metu super vincent instruistojn, sed ili estos senfortaj, se vi ne povas memdevigi vin (V. A. Suĥomlinskij); Tiu, kiu ne estas kontraŭ ni, estas por ni; kontraŭrevolucio; kontraŭatako.

Для выражения различных (локативных, временных, субъектно-объектных) отношений употребляются составные предлоги: ekde, pere de, dank’al, de sur и др.: ekde septembro ' (начиная) с сентября'; ekscii pere de amiko 'узнать через (с помощью) друга'; Latempo estas la plej malkara kaj samtempe la plej kara el tio, kion ni havas, ĉar dank’al ĝi ni ricevas ĉion (J.Rainis/Rajnis) 'Время - это самое дешевое и одновременно самое дорогое из того, что у нас есть, ибо благодаря ему мы получаем все'; De sur alta loko oni vidas malproksimen 'С высокого меставидно далеко'; Foriru de antaŭ miaj okuloj! 'Уйди с моих глаз!'


Словообразование

1. Суффикс -ad- образует слова, обозначающие действие; при корнях, которые сами обозначают действие, указывает на его повторность, продолжительность или многократность: afiŝado 'афиширование'; planado 'планирование'; centro de informado kaj dokumentado 'центр информации идокументации'; veturi 'ехать' - veturo'поездка'; veturadi'ездить' - veturado'езда'; resti'оставаться'- restado 'пребывание'; Legado - jen la plej bona lernado (A. S. Puŝkin); ade 'постоянно', 'неуклонно', 'все (время)'; adi 'продолжать'.

2. Суффикс -aĵ- образует слова, обозначающие конкретный предмет с определенным признаком или свойством, вещь из определенного материала: aĉetaĵo 'покупка', 'купленная вещь'; ĥemiaĵo 'химикат'; trinkaĵo 'напиток'; aĵo 'вещь', 'предмет'; Pormi ne estas novaĵo, ke al vi pli plaĉas la nova aĵo 'Для меня не новость, что тебе больше нравится эта новая вещь'; Esperantaĵo 'то, что относится к эсперанто (литература, символика и т.п.)'; litaĵoj 'постельные принадлежности'.

3. Приставка eks-означает “бывший”: eksĉampiono 'экс-чемпион'; eksmoda 'вышедший из моды'; eksigi 'уволить в отставку', 'исключить'; eksiĝi 'уволиться', 'уйти в отставку', 'сложить полномочия'; Eksamiko iĝas malamiko 'Бывший друг становится врагом'.


Словоупотребление

1. При помощи вопросительного слова kiu спрашивают о чем-то, выбранном из определенного количества; при помощи слова kia спрашивают о свойстве: Kiun gazeton vi legas? - Mi legas la gazeton “Juna amiko”; Kian gazeton vi legas? - Interesan; Kiu tago estis hieraŭ? - Merkredo; Kia tago? - Varma.

2. Названия месяцев: januaro, februaro, marto, aprilo, majo, junio, julio, aŭgusto, septembro, oktobro, novembro, decembro. Перед названиями месяцев артикль не употребляется.

3. При обозначении дат употребляются артикль и винительный падеж: Mi venos la sepan (tagon) de marto 'Я приду седьмого марта'; Tio okazis la 13-an de majo. Пример употребления даты в начале письма: la 29-an de decembro 1987.

4. Если... то se... (do): Se vi faradis, sed ne finis, (do) vi faris nenion 'Если ты делал, но не кончил, то ты не сделал ничего'.

5. В разговорной речи вместо ĝis (la) revido! иногда употребляются сокращенные формы: ĝis la!, ĝis re!, miĝisas vin.


Libertempo

- Kie vi libertempis la pasintan someron?

- Ĉe la Nigra maro, apud Odeso. Mi estis tie fine de julio kajkomence de aŭgusto.

- Ĉu en iu ripozdomo?

- Tute ne. En turista tendaro. Nenie oni povas trovi tiajn belaĵojn - vi ĵetas rigardon ĉien , kaj ĉie estas vidata lasenfina lazura maro kaj ŝipetoj, moviĝantaj trans lahorizonton.

- Ĉu la vetero estis bona?

- Bonega! De eklumo ĝis mallumo mi naĝadis. La akvo ŝajnis komence malvarmeta, sed iom post iom oni alkutimiĝas kaj eĉ nevolas elakviĝi. La sablo estas varmega, super la kapo lumas lasuno. Mi kuŝas sursable kun fermitaj okuloj. Tra la silentoestas aŭdata en la oreloj nur la maro, kiu batas kontraŭ labordon.

- Kiom da tempo vi pasigis tie?

- Tri plenajn semajnojn. La tagoj sekvadis unu post la alia, mi forgesadis ilin kalkuli kaj foje mi kun miro rimarkis, ke miatempo preskaŭ finiĝis. Kion fari! Restis nur aĉeti diversajn nigramarajn memoraĵojn. Ekde la dek-naŭa de aŭgusto mi jamestis en la laborejo. Verŝajne, ankaŭ vi bone ripozis, ĉu ne?

- Ne tro bone.

- Kial do? Kio okazis al vi?

- La kuracisto tiam trovis, ke mia koro estas iom malsana.Necesis aĉeti vojaĝkarton en sanatorion. Tie mi estis bone kuracata, trinkis kuracilojn. Dank’al tio mi, tamen, rapide resaniĝis.

- Sekve, ankaŭ via somera vojaĝo estis sukcesa?

- Entute jes. Kiel vi vidas, ĉio pasis sukcese. Nun mi denoveturismas. La venontan sabaton ni eksterurbiĝos por rigardi ĉevalkuradon. Ĉu ankaŭ vi volus veturi kun ni?

- Jen bona ideo! Dankon, ke vi diris al mi pri tio! Povas esti, sed dume mi ne scias, ĉu mi veturos. Se vendrede ni intervidiĝos, do ni priparolos tion. Aŭ mi sciigos pere de Andreo.

- Decidite! Nu, fartu bone! Saluton al miaj eksaj kunlaborantoj!

- Ĝis!


Задания

1. Что означают следующие слова?

Ekpensi, verdeta, gefiloj, arbaristoj, silentulo, kontraŭulo, ĉirkaŭmonda, kontrolado, memkontrolo, nepripensita, senmove, supera, malluma, eksedziĝo, informejo, pedagogino, trograndigi, interbatiĝi, duonplena, reskribi, alilingva, antaŭiri, apudborda, ĉiufoje, iufoje, multfoje, kelkfoje, alkutimiĝi, dekutimiĝi, kunvojaĝanto, samstratanoj, brosado, okazintaĵo, neloĝata, tenilo, malgravaĵo, almanĝaĵo, eksteraĵo, enkapigi, peranto, plia, postrestaĵo, sunsubiro, surscenigi, ĉemaro, tromanĝi, transloki, transkapiĝi, plenmano, ĉirkaŭaĵo, helpa, helpanta, denove, malplena, neplena, mirinfano, adresanto - adresato, ekzamenanto - ekzamenato, rekomendanto - rekomendato - rekomendito.

2. Переведите сочетания:

Dank’al la heroaĵo, ekde la infanaĝo, informiĝi pere despecialisto, pripensi ĉiujn “por” kaj “kontraŭ”, la teatro estas kontraŭ ni, bati kontraŭla tablon, tio estas super miaj fortoj, kuri trans la straton, veturi sur ŝipo, grupo da turistoj, respondi post semajno, ĉirkaŭ la tendaro, antaŭ la vojaĝo, sub arbo, apud la bordo, de mateno ĝis vespero, en la sekva tago, hunda kun longajoreloj, bordo riĉa je sablo, li faris tion el amo al ŝi, aŭditra la dormo, per helpo de vortaro, reveni sen aĉeti panon, estiekster si, kompreni ĉe la tria fojo, ĉe tia vetero, dum miaforesto, okaze de la jubileo, peto de la filo al la patro prihelpo, patroli inter la dentojn.

3. Переведите фразы:

Se iu el vi ankoraŭ ne povas paroli Esperante, do li baldaŭpovos. Silentu aŭ diru ion, kio estas pli bona, ol silentado (N.V. Ŝelgunov). Nenia malbono sen ia bono. Vi jam estas iemalproksimege, je miloj da kilometroj de mia urbo. Kaj mi scias, ke mi al vi plaĉas, kiel iam vi plaĉis al mi. Ni atendu iometepor fari pli rapide! (F. Bacon/Bekon) Ial mi rememoris vin. Se vipovas, helpu min iel. Oni ĉiam forte troigas sian saĝon kaj iesriĉon. Neniam oni povas havi tro multe da amikoj. Mi estisoficvojaĝe en Moskvo ekde la 28-a de junio ĝis la 18-a de juliokaj venos tien denove la 1-an de aprilo. Neniu estas forgesitakaj nenio estas forgesita (O. F. Berggolc). Dirite-farite. Lakomencita laboro gravas pli, ol komencota laborego. La apetitovenas dum manĝado (F. Rabelais/Rable). Foresto de novaĵoj estasbona novaĵo. Kiam la homo estas plena de vivo, li ne demandas, kial li vivas; li vivas por vivi, ĉar la vivo estas diable bonaaĵo! (R. Rolland/Rolan). Trovi la kialon de la malbono estaspreskaŭ la samo, kiel trovi kuracilon kontraŭ ĝi (V. G.Belinskij). La tempo estas la plej bona kuracisto (Menandro). Estu lumo! Ni transiru al la afero! Kiu havas orelojn, tiu aŭdu! La muroj havas orelojn. Tra unu orelo eniras, tra la alia eliras. La virino amas per la oreloj, la viro - per la okuloj. Lainstruisto laboras super la plej grava problemo - li formas lahomon (M. I. Kalinin). Dofoje oni ne vivas, tamen estas multe datiaj homoj, kiuj eĉ unu fojon ne scipovas vivi (P.Ruckert/Rjukert). La sano ne estas ĉio, sed sen sano ĉioestas nenio. El hodiaŭo morgaŭ fariĝos historio. Estas homoj, kiuj parolas unu momenton antaŭ ol ekpensi (J. LaBruyere/Labrjujer). La homo neniam estas tiel feliĉa aŭmalfeliĉa, kiel tio ŝajnas al li mem (F. LaRochefocauld/Laroŝfuko). Se vi ne scias, kion fari, faru nenion.Se vi trinkas vinon, pensu pri sekvoj (Firdousi).

4. Переведите на эсперанто:

Международный пионерский лагерь Артек находится на берегу Черного моря. Сюда приезжают дети изразличных стран мира. Артек – это страна детского счастья. Нельзя забыть его вечнозеленые деревья, горячее солнце, синее-синее море, белые корабли у далекого горизонта. Дети бегают, играют в мяч, поют, плавают, лежат под солнцем, занимаются спортом. Вечером обычно смотрят кинофильмы или концерты. Врачи проверяют здоровье ребят. Для тех, кто отдыхает в лагере не летом, имеется школа. Кажется, что время в Артеке проходит очень быстро. Ребята уезжают полные радости. Они подружились и непременно будут писать друг другу.


Урок 10

Лексика

angulo 'угол'; bedaŭri 'сожалеть'; bonvolu (bon-volu) 'будьте добры', 'пожалуйста'; cigaredo 'сигарета'; ĉefa 'главный', 'основной' (ĉefe 'главным образом'; ĉefo 'глава', 'шеф', 'начальник', 'руководитель'); daŭri 'длиться', 'продолжаться'; diskuti 'обсуждать'; efektiva 'действительный' (efektivigi 'сделать действительным', 'осуществить'); ekzemplo 'пример'; erari 'ошибиться'; esperi 'надеяться'; evento 'событие'; evidenta 'очевидный'; (evidentiĝis, ke 'оказалось, что'); evolui 'развиваться'; flanko 'сторона', 'бок'; fumi 'курить', 'дымить (-ся)'; hotelo 'гостиница'; insigno 'значок'; ĵurnalo 'газета'; katedralo 'собор', 'храм'; klopodi 'стараться', 'хлопотать', 'заботиться', 'ходатайствовать'; kolekto 'собрание', 'коллекция'; koloro 'цвет'; konduki 'вести'; korespondi 'переписываться'; mastro 'хозяин', 'владелец'; mezo 'середина'; monto 'гора'; neĝo 'снег'; okupi 'занимать'; paco 'мир', 'покой'; pardoni 'извинить', 'простить'; partopreni (parto-preni) 'принимать участие'; persono 'личность', 'лицо', 'человек'; popolo 'народ'; prava '(он) прав'; prelego 'доклад', 'лекция'; promesi 'обещать'; prunte 'взаймы'; rekta 'прямой'; revuo 'журнал', 'обозрение'; ridi 'смеяться'; samideano (sam-ide-ano) 'единомышленник', 'коллега', 'товарищ' (традиционное обращение у эсперантистов), 'последователь идеи международного языка эсперанто'; scienco 'наука'; sendi 'послать'; serĉi 'искать'; signifi 'значить'; sperta 'опытный'; stelo 'звезда'; trankvila 'спокойный'; turo 'башня'; unio 'союз'; utila 'полезный'; vojo 'путь', 'дорога'.Без перевода: cirko, galerio, kosmo, Kremlo, maŭzoleo, metro(politen)o, stadiono.


Грамматика

1. Союз kvankam 'хотя': Somere mi libertempis en Krime apud Sudak, kvankam mi preferaslibertempi en Esperanto-tendaro.

2. Допускается, особенно в поэзии, употребление апострофа вместо окончания -o, что не ведет к изменению места ударения. Сочетания -oj, -on, -ojn не заменяются апострофом. Скопление согласных при замене гласного на апостроф нежелательно. Также допустима сокращенная форма артикля, прежде всего если передним стоит предлог, оканчивающийся на гласный: Unu, du, tri, kvar - kaj finita la far'; For de l'okuloj - for de l'koro.

3. В именной части составного сказуемого значение творительного падежа русского языка в эсперанто передается именительным падежом без предлога: 'Он был студентом' Li estis studento; 'Море было голубым' La maro estis lazura; 'Мальчик стал мужчиной' La knabo iĝis viro; 'Я встал отдохнувшим' Mi ellitiĝis ripozinta; 'Она осталась одинокой' Ŝi restis sola; 'Он только кажется простаком' Li nur ŝajnas simplulo; 'Счастливому все кажутся счастливыми' Al lafeliĉulo ĉiuj ŝajnas feliĉaj; 'Она ушла веселой' Ŝi foriris gaja; 'Я помню его ребенком' Mi memoras lin infano; 'Я нахожу ее решение правильным' Mi trovas ŝian decidon ĝusta; 'Она описала его умным и красивым' Ŝi priskribis lin saĝa kaj bela; 'Я назвал его товарищем' Mi nomis lin kamarado; 'Жизнь сделала меня опытным' La vivo faris min sperta; 'Веселое сердце делает лицо веселым' La gaja koroigas la vizaĝon gaja.

Словообразование

1. Суффикс -uj-означает:

a) ”вместилище“: monujo 'кошелек', lavujo' умывальник', ujo 'вместилище', 'сосуд';

б) ”страна, в которой преимущественно проживает одна нация“: Bulgarujo - Болгария, patrujo 'отечество', 'родина'; в этом значении чаще употребляется суффикс  i-: Bulgario или слово lando: Pollando - Польша, Svislando - Швейцария;

в) ”плодовое дерево или кустарник“: fruktujo = fruktarbo, rozujo 'розовый куст'.

2. Суффикс -em- означает ”склонный к чему-либо, любящий что-либо“: laboremo 'трудолюбивый'; forgesema 'забывчивый'; silentema 'молчаливый'; helpema 'отзывчивый'; emo 'склонность', 'влечение'; mi emas 'мне хочется'; Mallaboremaj homoj ĉiam deziras ion fari (L. Vauvenargues/Vovenarg).

3. Суффикс -ind- означает ”достойный, заслуживающий“: mirinda 'удивительный'; memorinda 'достойныйпамяти', 'памятный'; dankinde 'достойно благодарности'; indo 'достоинство'; Ne indas eĉ paroli pri tio! 'Не стоит даже говорить об этом!'; La vivo estas belega kaj mirinda (V. V. Majakovskij); Kio ne estas leginda pli ol unu fojon, tute ne estas leginda (K. Weber/Veber) 'Что не заслуживает прочтения более одного раза, совершенно не заслуживает прочтения'.

4. Приставка mis- означает ”ошибочность, неправильность, неуместность“: misaŭdi 'ослышаться'; miskompreno 'недоразумение'; misfaro 'проступок'; Ekde la junaj jaroj pardoni misfarojn de la proksimulo kajneniam pardonu viajn misfarojn (A. V. Suvorov)

1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11



Похожие:

Учебник языка эсперанто iconУрок русского языка во втором классе по умк «Гармония»
Оборудование: учебник М. С. Соловейчик «К тайнам русского языка», презентация к уроку, карточки для индивидуальной работы

Учебник языка эсперанто iconОбеспечение учебного плана кузьминовской нош. № п/п
Соловейчик М. С., Кузьменко Н. С. «Русский язык. К тайнам нашего языка». Учебник-тетерадь

Учебник языка эсперанто iconВ. Романова Календарно- тематическое планирование уроков русского языка в 5 «Б» классе
Учебник: Т. А. Ладыженская, М. Т. Баранов, Л. А. Тростенцова. Русский язык 5класс. – М.: Просвещение, 2006

Учебник языка эсперанто iconУрок русского языка. 2 класс Тема: Предложение. Связь слов в предложении
Оборудование: листья, словарные слова с картинками, карточки-помощницы, краски, учебник, тетради

Учебник языка эсперанто iconПротокол № Кузьмина Н. Д. от 20 г от 20 г от 20 г
Мо «Лингвист» объединяет преподавателей русского языка и литературы, английского языка, мхк, якутского языка и нкн рс(Я), библиотекаря,...

Учебник языка эсперанто iconУчебник по грамматике всегда беру с тревогой я. Она трудна, но без неё плохое было бы житьё!
Цель: углубить знания учащихся по русскому языку, привить интерес к изучению русского языка, работать над значением слова

Учебник языка эсперанто iconТема: Резервы развития современного урока иностранного языка
В настоящий момент мо учителей иностранного языка представлено учителями 3 Х основных европейских языков: английский, французский...

Учебник языка эсперанто iconПрограмма учебного курса и график зачетных работ для групп дистанционного обучения Учебник: Колмогоров А. Н. Алгебра и начала анализа. 10-11 классы; учебник /А. Н. Колмогоров. М.: Просвещение, 2006
Учебник: Колмогоров А. Н. Алгебра и начала анализа. 10-11 классы; учебник /А. Н. Колмогоров. М.: Просвещение, 2006

Учебник языка эсперанто iconПланирование курса информатики в 6 классе. 2008-2009 уч г. Учебник: Информатика: Учебник для 6 класса / Л. Л. Босова. М.: Бином. Лаборатория знаний, 2005. Дополнительная литература
Учебник: Информатика: Учебник для 6 класса / Л. Л. Босова. – М.: Бином. Лаборатория знаний, 2005

Учебник языка эсперанто iconПланирование курса информатики в 5 классе. 2008-2009 уч г. Учебник: Информатика: Учебник для 5 класса / Л. Л. Босова. М.: Бином. Лаборатория знаний, 2005. Дополнительная литература
Учебник: Информатика: Учебник для 5 класса / Л. Л. Босова. – М.: Бином. Лаборатория знаний, 2005

Учебник языка эсперанто iconАнализ работы шмо русского языка, литературы и английского языка. 2011 2012 учебный год
«Применение наглядности на уроках английского языка и литературы» (С. В. Немцова)

Разместите кнопку на своём сайте:
Документы


База данных защищена авторским правом ©libdocs.ru 2000-2013
При копировании материала обязательно указание активной ссылки открытой для индексации.
обратиться к администрации
Документы