Учебник языка эсперанто icon

Учебник языка эсперанто




НазваниеУчебник языка эсперанто
страница7/11
Дата конвертации05.11.2013
Размер1.8 Mb.
ТипУчебник
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11
1. /Kolker.rtfУчебник языка эсперанто

Словообразование

1. Суффикс -ing- образует существительные, обозначающие предмет, в который что-либо вставлено концом: plumingo 'ручка', piedingo 'стремя'.

2. Суффикс -ĉj- образует уменьшительные мужские имена: Viktoro - Viĉjo, Mikaelo - Miĉjo, Boriso -Boĉjo.

Суффикс -nj- образует уменьшительные женские имена: Faina - Fainjo, Lidia - Lidinjo, Larisa - Larinjo.

При добавлении этих суффиксов слово отсекается в удобном для произношения месте. Иногда они употребляются в словах, обозначающих близких родственников и дорогих людей: paĉjo 'папа', panjo 'мама', avinjo 'бабушка', filinjo 'доченька', karulinjo 'дорогая', 'милая'; Flanken, fraĉjo! 'Посторонись, братец!'


Словоупотребление

1. Чтобы избежать повторения одного и того же существительного, его можно заменить местоимением tiu: La fraŭlino kun la bluaj okuloj estas bela, sed tiu (=la fraŭlino) kun la brunaj (okuloj) plaĉas al mi pli (multe).

2. Для логического выделения подлежащего или дополнения используются:

а) особая конструкция, в которой группа подлежащего или дополнения помещается между словами estas и kiu(j) и которая ставится в начале предложения; выделяемое слово употребляется в именительном падеже, а его предлог или окончание –n присоединяется к слову kiu: Petrokaj Paŭlo enmanigis al Maria ruĝajn rozojn – Estas Petro kaj Paŭlo, kiuj enmanigis al Mariaruĝajn rozojn; Estas Maria, alkiu Petro kaj Paŭlo enmanigis ruĝajn rozojn; Estasruĝaj rozoj, kiujn Petro kaj Paŭlo enmanigis al Maria; Estas mi, kiu devas danki vin 'Это я (именно я, я сам) должен благодарить вас';

б) слова nome и ĝuste в значении ”именно“ (Nome mi devas danki vin; Ĝuste al vi mi parolas);

в) изменение порядка слов (Vin devas danki mi);

г) логическая интонация (Mi devas danki vin).


Nova magazeno

- Mi ĝojas revidi vin, Ninjo! Kien vi direktas vin?

- Mi legis en la hieraŭ vespera ĵurnalo, ke oni ĵus malfermis novan universitatan magazenon. Mi volus rigardi ĝin.

- Kie ĝi estas?

- Tute proksime: apud la sekva trolebusa haltejo, antaŭ lasportpalaco. Ĉu vi ne kontraŭas, se mi invitos vin tien?

- Al mi estas egale, ĉar nun mi nenien rapidas. Bone, ni kuniru! Des pli, ke mi bezonas aĉeti kelkajn aĵetojn.

- Ni komencu de ĉi tie! Mi volus vidi vintrajn kaj printempajn paltojn. Jen tre bela palto, kiel ĉe mia najbarino. Kia bedaŭro, ke ĝi estas iom tro helkolora!

- Mi dume aĉetos dikajn kajerojn kaj ĉirkaŭ dek krajonojn. Fraŭlino, kiom kostas la kajeroj?

- Ili kostas po tridek du kopekojn. Bonvolu pagi en la kason. Ĉu volus preni globkrajonon aŭ plumingon?

- Mi prenos ambaŭ. Kaj anstataŭ la kajeroj kun la flavaj kovriloj, bonvolu doni al mi tiujn kun la grizaj kovriloj. Estasla griza koloro, kiu precipe plaĉas al mi.

- Andreĉjo! Atendu iomete, ne kuru! Kien vi malaperis?

- Mi perdis vin. Kie do vi estis?

- Supre. Mi jam trarigardis la tutan etaĝon kaj konas ĝin de ”a“ ĝis ”zo“. Ĉu vi ĉion aĉetis?

- Jes, ĉio estas en ordo. Mi vidis laŭmodajn linajn ĉemizojnkaj brunajn hungariajn kostumojn, sed mi ne kunhavas tiom damono. Laŭeble, mi aĉetos alifoje. Tamen tion mi faros nek hodiaŭ, nek morgaŭ. Ĉu vi elektis ion?

- Mi aĉetis malhelajn ŝuojn. Ju pli mi rigardas ilin, des pli ili plaĉas al mi.

- Vere, tre praktika kaj nemultekosta aĉetaĵo! Ili estas bonaj por pluva vetero. Rigardu, mi neatendite trovis por mia fratinjobelegan ilustritan libron kun fabeloj pri bestoj. Ja fabeloj estas ŝia plej ŝatata legaĵo.

- Mi serĉadis someran robon, rigardis jen unu, jen alian, tamen mi neniel povas trovi ian laŭ mia gusto. Nenio farebla!

- Mi vidis multe da bonaj aĵoj. En la apudaj fakoj estas elektroraziloj ”Agidel“, fotoaparatoj ”Zenit“, porteblaj televidiloj, malpezaj dormosakoj. Mi vidis ankaŭ germanian tajpilon ”Erika“ kun supersignoj: Ĝi taŭgas por tajpi en Esperanto. Necesas pripensi, kion aĉeti pli frue.

- Malgraŭ tio, ke ni estas ĉi tie nur horon, mi jam laciĝis.

- Do ni iru! Interalie, en ĉi magazeno estas bonega priservado.

- Kion vi faros hodiaŭ plue?

- Mi tuj iros al la ekspozicio de pentraĵoj kaj desegnaĵoj kajvespere mi televidos gimnastikan konkurson, poste aŭskultos muzikon. Sed vi?

- Mi havas bileton por la spektaklo ”Kiso de Ĉanita“.

- Kial ni ne vizitu morgaŭ Nikolaon? Laŭdire, li ekmalsanis.

- Memkompreneble, ni iru! Samtempe mi redonos al li librojn, kiujn mi prunteprenis de li por legado: ”Tutmonda sonoro“, ”Ĉu li venis trakosme?“, ”La monto“. Krome mi volus peti de li aliajn librojn: ”Kiel akvo de l'rivero“, ”Metropoliteno“ kaj ”Koloroj“. Do bonvolu telefoni al mi en laborejon, kaj ni decidu pri la tempo.

- Ĉion bonan!

- Same al vi!


Задания

1. Что означают следующие слова?

Legejo, ŝuisto, kasisto, gimnastikisto, malantaŭa, ĉiudimanĉa, dekomence, eksterkonkursa, laŭplane, plifortigi, transiri, travintri, gelernantoj, memlerninto, elektonta, elektota, bezonata, sunbrunigita, diablaĵo, ekpluvis, pluveti, redaktorino, litkovrilo, plenumiĝi, ambaŭflanka, alpagi, repagi, neelparolebla, anstataŭigebla, submeti, surmeti, altulaĉo, aneco, ariĝi, superakvego, elektema, pentrinda, cigaredingo, cigaredujo, nerazita, forrazi, enujigi, interkisi, ĵusa, perlabori, senlaca, seniĝi, fakulo, fotokonkurso, aŭtoturismo, pohora pago, kromgusto, laŭforta.

2. Переведите сочетания:

Plena ilustrita vortaro de Esperanto, legi anstataŭ labori, laŭ lia deziro, laŭ mia vidpunkto, laŭ ŝia promeso, karaktero laŭ vetero, malgraŭ la alta kosto, aĉeti po kvar krajonojn, skribi leteron post letero, inter du militoj, atendi ĝis la printempo, veturi sen bileto, telefoni antaŭ ol veni, amo deinfanoj al legado, ĉe la angulo de la strato, el kio ĝi estas farita?, batali por la patrujo, en vintro, je kvin kilometroj pli malproksime, paroli ĉirkaŭ unu horon, sub la suno, ekster kontrolo, super la enirejo, dank'al ilia sperto, pasi preter lahaltejo, mi volas nenion krom tio, laca pro laboro, halti por iom ripozi, vesto kontraŭ pluvo, transdoni pre de najbaro, ekde laalektiĝo, bezono de la homaro pri komuna lingvo, okaze de laĉampioniĝo, enamiĝi al bela fraŭlino.

3. Переведите фразы:

Laŭ la frukto oni arbon ekkonas. Ni aĉetis po ducigaredingojn kaj po unu cigaredujon. Nenio anstataŭas la sanon. Bona matenmanĝo ne anstataŭas bonan tagmanĝon. Baldaŭ ni anstataŭigos la nigran-blankan televidilon per la kolora. Eventoj okazas mem, malgraŭ tio, ke oni prisilentas ilin (Sofoklo). La homo estas des pli feliĉa, ju malpli de bezonoj li havas. Ja koni bone la homon signifas koni sin mem (Ŝekspiro). Jen ekbatos tre rapide, jen ekhaltos mia kor'. Matenas, vesperas - la tag' malaperas. Ne valoras perdi la tempon por tio! Estas al mi tre agrable, ke mi havas nun okazon saluti vin. Ŝi ĵus farismatenan gimnastikon kaj tuj iros en la banĉambron por lavi sin. Nenio fariĝas tuj. La riĉeco povas veni al ni, sed estas nimem, kiuj devas iri al la saĝeco (E. Young/Jung). Hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre. La plej perdita el ĉiuj tagoj estas tiu, kiam ni ne ridis (S. Chamfort/Ŝamfor). Ni komencas ami tion, kion nihavas, nur kiam ni ĝin perdas. Oni ne povas perdi tion, kion oni ne havas. El ies monujo estas facile pagi. Por la bono oni pagas per bono. Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon. Inter du malbonoj necesas elekti la malplej grandan (Aristotelo). Ĉio ordiĝos! Kiu ne havas hararon, ne bezonas kombilon. Pli bone saĝa malamiko, ol malsaĝa amiko. Ĉiu havas sian guston. Neniu povas esti ĉioscia, nek ĉiopova (Vergilio). Pro malgrandaeraro okazas grandaj malfeliĉoj. La homo bezonas du jarojn por lerni paroli kaj sesdek jarojn por lerni silenti (R. Gamzatov). Kaj jen la fino de la fabelo. Feliĉa estas tiu, kiu opinias sinfeliĉa (G. Fielding/Filding). Ni ne tiom bezonas helpon de amikoj, kiom la certecon, ke ni ĝin ricevos (Demokrito). Se vine volas, ke malamiko eksciu vian sekreton, ne malkovru ĝin eĉ al amiko (Kabus). Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona. Se brulas nenio, fumo ne iras. Ofte rideto helpas al peto.

4. Переведите на эсперанто:

Вы хотите посмотреть новый журналмод, который я получила из Парижа от своей подруги по переписке? Вот разноцветные летние платья, элегантные мужские костюмы и рубашки, яркие весенние пальто. Посмотрите на эту модную спортивную одежду! А вот какие красивые купальные костюмы! Вам нравятся такие туфли? Мне, например, не очень. Но эти саквояжи - по моему вкусу. В конце журнала вы можете увидеть и другие вещи – красивые столовые приборы, часы различной формы и многое другое. А я послала моей подруге в Париж журналы мод из Москвы и Риги - они тоже очень хороши.


Урок 13

Лексика

ajlo 'чеснок'; bastono 'палка'; bombono 'конфета'; bovo 'бык'; brili 'блестеть', 'сверкать'; buŝo'рот'; butero 'сливочное масло'; cepo 'лук'; citrono 'лимон'; dolĉa 'сладкий'; fiŝo 'рыба'; forko 'вилка'; friti 'жарить'; fromaĝo 'сыр'; glaso 'стакан'; haki 'рубить'; kapti 'ловить', 'поймать'; karoto 'морковь'; kaserolo 'кастрюля'; koko 'петух'; kremo 'сливки', 'сметана', 'крем'; kukumo 'огурец'; kulero 'ложка'; lakto 'молоко'; lardo 'сало'; larĝa 'широкий'; laŭro 'лавр'; legomo 'овощ'; ligi 'связать', 'завязать'; ligno 'дерево (материал)'; maniero 'способ', 'образ', 'прием'; miksi 'смешивать'; oceano 'океан'; ovo 'яйцо'; peco 'кусок', 'штука', 'деталь'; pekli 'солить', 'засаливать', 'мочить', 'заготавливать впрок'; pipro 'перец'; pizo 'горох'; pomo 'яблоко' (terpomo 'картофель'); porko 'свинья'; preta 'готовый'; salo 'соль'; sata 'сытый'; saŭco 'соус'; suko 'сок'; sukero 'сахар'; ŝafo 'баран'; teo 'чай'; telero 'тарелка'; tomato 'помидор', 'томат'; tranĉi 'резать'; turni 'повернуть', 'обратить'; vendi 'продать'; viando 'мясо'; vinagro 'уксус'. Без перевода: bulko, gramo, kolbaso, polietileno, supo, ŝaŝliko.


Грамматика

1. Некоторые слова в русском языке употребляются в единственном числе, а в эсперанто во множественном: 'картофель' terpomoj, 'горох' pizoj (pizo 'горошина') и наоборот: 'деньги' mono, 'ворота' pordego, 'часы' horloĝo.

2. После причастий страдательного залога существительные, обозначающие деятеля, употребляются с предлогом de, а существительные, обозначающие орудие или средство действия, употребляются с предлогом per: portreto pentrita de Rafael, la kampo kovrita de neĝo, pano tranĉita pertranĉilo.

3. Частица -ся в русском языке многозначна и передается на эсперанто различными способами:

  1. возвратным местоимением, если действующее лицо сознательно и добровольно направляет действие на себя: 'он моется' li lavas sin;

  2. связкой esti и причастием в страдательном залоге, если предмет подвергается действию со стороны другого предмета: 'шашлык готовится следующим образом' la ŝaŝliko estas preparata jene; 'дверь закрывается (мною)' la pordo estas fermata;

  3. неопределенно-личным местоимением oni и основным глаголом в действительном залоге - в случае, аналогичном описанному выше: oni preparas la ŝaŝlikon jene; oni fermas la pordon;

  4. глагольным суффиксом -iĝ-, если предмет несознательно или символически направляет действие на себя: 'дверь закрывается (сама)' la pordo fermiĝas, 'урок начинается' la leciono komenciĝas, 'стол находится у окна' la tablo troviĝas ĉe la fenestro; употребление -iĝ- нередко допустимо и вместо трех описанных выше случаев: la ŝaŝliko prepariĝas jene;

  5. словами unu la alian или приставкой inter- для обозначения взаимности: 'они целуются' ili kisas unu la alian или же ili interkisas. В этом значении допустимы также формы ili kisas sin, ili kisiĝas. Форма ili kisas sin reciproke (взаимно) является устаревшей;

  6. нулем при переводе таких русских глаголов, как ”учится“, ”дымится“, ”кусается“ и т. п.: 'она учится' ŝi lernas, 'сигарета дымится' la cigaredo fumas, 'собака кусается' la hundo mordas или если русский глагол не употребляется без -ся: 'нравиться' plaĉi, 'появиться' aperi, 'ошибиться' erari, 'смеяться' ridi, 'стараться' klopodi, 'улыбаться' rideti, 'остаться' resti, 'надеяться' esperi, 'лениться' mallaboremi;

  7. выпадением суффикса -ig-, если при добавлении -ся устраняется значение принуждения: 'продолжать' daŭrigi - 'продолжаться' daŭri; 'остановить' haltigi - 'остановиться' halti; 'радовать' ĝojigi - 'радоваться' ĝoji; 'развивать' evoluigi - 'развиваться' evolui; 'веселить' gajigi - 'веселиться' gaji; 'удивлять' mirigi - 'удивляться' miri.

Иногда русское слово с частицей- ся переводится совсем другим корнем: 'получать' ricevi - 'получаться' rezultiĝi; 'переписывать' reskribi - 'переписываться' korespondi.


Словообразование

1. Суффикс -er- обозначает частицу, элемент: te-ero 'чаинка'. Ankaŭpanero estas pano 'Крошки тоже хлеб'; Unu monero ne estas mono 'Одна монета не деньги'.

2. Суффикс -id- обозначает потомка, ребенка: bovido 'теленок', ŝafido 'ягненок', fiŝido 'малек', arbido 'саженец'; Ne el ĉiu ovo eliras kokido.

3. Суффикс -end- обозначает долженствование: aĉetenda objekto 'предмет, который должен быть куплен', 'предмет, подлежащий покупке'; memorenda dato 'знаменательная дата'; Ne ĉio farenda estas farinda 'Не все, что должнобыть сделано, стоит быть сделанным'; Jen via vojo irenda 'Вот путь, по которому вы должны идти'; Ĉiu letero estas respondenda 'На каждое письмо должен быть дан ответ'.

4. Приставка dis- обозначает разделение: disbati 'разбить'; disiri 'разойтись'; dishaki 'разрубить'; dise 'врозь'; dise-mise 'как попало', 'тяп-ляп'; disa 'разъединенный', 'разобщенный'; diskapte 'нарасхват'; disvojiĝo 'распутье'; disaŭdigo 'радиопередача'; dissalti 'прыгатьв разные стороны', перен. 'распасться', 'развеяться в прах'.


Ŝaŝliko

- Ĉar morgaŭ matene ni eksterurbiĝos por du tagoj, oni devas decidi, kiu kion kunprenos.

- La tendo, hakilo kaj manĝilaro: tranĉilo, forkoj, kuleroj ktp - estas prenitaj de mi.

- Mi pensas, ke indas preni fiŝkaptilon kaj ankaŭ terpomojn, karotojn kaj aliajn legomojn - ni povus kuiri supon aŭ friti ion.

- Nepre. En la magazeno ”Oceano“ oni vendas nun bongustan salitan fiŝon. Ĉu ni aĉetu iom?

- Neniuokaze ĝi estas prenenda, ĉar poste ni vole-nevole multe trinkos. Mi povas kunpreni bulkojn, kolbason, ovojn kaj iujn laktaĵojn, ekzemple, buteron, kremon aŭ fromaĝon.

- Ne forgesu pri teo kaj dolĉaĵoj: sukero aŭ bombonoj. Ĉu, eble, ankaŭ kafon? Mi tre ŝatas ĝin.

- Mi ne estas kontraŭ. Tamen kiel vi deziras, sed mi estas malsata sen viando. Ni aĉetu bovaĵon aŭ kokinon! Kiel tio plaĉas al vi?

- Brila ideo! Jen kion mi diros al vi: ni faru ŝaŝlikon! Pritio mi estas specialisto.

- Bonege dirite! Kiu povis tion atendi! Priskribu, kia maniere vipreparas ĉi bongustaĵon, se ne estas sekreto.

- Ek do!

- La ŝaŝliko por kvar personoj estas preparata jene. Vespere necesas preni sescent gramojn da ŝafidaĵo aŭ bona porkaĵo, distranĉi ĝin laŭlarge en pecetojn po 25-30 gramoj. Meti ilin en teleron aŭ kaserolon. Aldoni du cepojn kaj ses erojn de ajlo.

- Ĉu tutajn?

- Ne, dispecigitajn. Almetu ses laŭrajn foliojn, kulereton da salo, neplenan kulereton da nigra pipro, ĉion bone intermiksi.

- Tio devas esti bongustega!

- Vi ne eraras. Poste ni transmetas ĉion en polietilenan saketon. Ne forgesu aldoni sukon el duono de citrono kaj du kuleretojn da vinagro. Pos bona intermiksado la saketo estasforte ligata, enigata en kaserolon, kovrata per kovrilo kaj metata por nokto en malvarman lokon.

- Kaj plu? Kiamaniere estas farata la ŝaŝliko mem?

- Oni devas trameti la viando pecetojn sur bastonetojn: viando - lardo - viando - viando - lardo - viando. Kaj oni tenas ilin super varmegaj, sed ne plu brulantaj lignaĵoj, ĉiufoje turnante la bastonetojn. Post kiam la viando estas preta, ni metas forte vinagritajn kaj pipritajn ŝaŝlikojn sur telerojn, ne eligantela bastonetojn.

- Tia manĝaĵo brulos en la buŝo!

- Jes, tio estas ĝusta. Por kvar ŝaŝlikoj estas dismetataj surla telerojn kvar freŝaj tomatoj, du cepoj, tranĉitaj engrandajn rondajn pecojn, kvar verdaj cepoj, ses dispecetigitaj ajleroj, kvar peklitaj kukumetoj, tomata saŭco kaj pizoj. Atenton! La ŝaŝliko estas farata ne de virinoj, sed de viroj!


Задания

1. Что означают следующие слова?

Adresato, disflori, ekĝoji, silentema, vendistino, kritikinda, kritikenda, kritikota, fiŝeto, katideto, fajreto, fajrero, fajrereto, neĝero, supujo, ŝaŝlikejo, transoceana, maldolĉega, antaŭlasta, ambaŭmane, ĉiamaniere, alimaniere, ĉirkaŭhaki, deturni, eltrinkinte, ĝissate, kontraŭa, multsignifa, plisimpligi, subakva, rapidado, kokinaĵo, sampatrujano, anstataŭanto, geamantoj, aperonta, almovi, almiksi, interkonatiĝi, aĉulo, ebligi, forigenda, ilujo, piedingo, rebrilo, enpaŝi, laŭlonge, senesperiga, misformi, tekulereto, supkulero, peklita pomo, peklaĵo, peklakvo.

2. Переведите сочетания:

Inter la vivo kaj morto, labori super si, halti ĉe ĉiu vorto, dum spektaklo, el sub la tablo, apud lignofajro, malgraŭla pluvo, peco da pano, eliri el post la domo, ekde la venonta jaro, danki pro helpo, pro nenio en la mondo, dank'al via decidemo, krom sia laboro li scias nenion, dormu anstataŭ promeni, fermu la pordon antaŭ ol foriri, trans fenestro, agi sen pensi pri rezultoj, sata je promesoj, pagi por libro, preta por forveturo, al li okazis malfeliĉo, ĉirkaŭ la noktomezo, maldormi tra la tuta nokto, ekster logo kun la estanteco, sidi vizaĝo kontraŭ vizaĝo, ŝaŝliko laŭ kartvela maniero, preni kuracilon po kulereto.

3. Переведите фразы:

Hakado de ligno donas lignerojn. Mi repagos al vi per la sama monero. Hejma bovidino estas pli bona, ol transmara bovino. Ĉiu patrino amas sian idon. Aĵo promesita estas aĵo plenumenda. La maro kunigas la regionojn, kiujn ĝi disigas (A. Pope/Poŭp). Por ke la laboro en Esperanto-klubo sukcesu, ĝi devas esti farata de ĉiuj ĝiaj anoj. La kapo kiel kaserolo, sed la saĝo - eĉ ne unu kulero. Post ananaso peklita pomo ne estas bongusta. Oni ekkonas la bovon laŭ la vido, sed la malsaĝulon laŭ lia rido. La buterpano falas kutime kun la butero malsupre. Pli bone apude najbaro, ol frato post arbaro. Vi ne povas reteni ĉi tagon, sedvi povas ne perdi ĝin. Faru hodiaŭ, kion vi povas - morgaŭ vi, eble, okazon ne trovos. Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino. Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo. Ne povas esti libera la popolo, subiganta aliajn popolojn (F. Engels). Estas malfacile kapti nigran katon en malluma ĉambro, precipe, kiam ĝi tie ne estas (Konfucio). Ju pli rapide vi faros tion, des pli bone estos porvi. Sukero kaj salo estas malamikoj de la homo. Necesas bruli por la aliaj, sed ne forbruli mem (T. N. Granovskij). Kiu ne gustumis la maldolĉan, ne scias, kio estas la dolĉa. Pli bona estas maldolĉa vero, ol dolĉa malvero. Malsato estas la plej bonakuracisto (Cicerono). La hundo de tri mastroj ĉiam malsatas. Renkontiĝo estas komenco de disiĝo. La pomo ne falas malproksime de la pomujo. Pli bone ne ĝisiri, ol veni tro malproksime. La hodiaŭa ovo estas pli bona, ol morgaŭa kokino. Kien iras unu ŝafo, tien iras la tuta ŝafaro. Ju pli oni havas, des pli oni volas havi. Tiom valoras la aĵo, por kiom ĝi povas esti vendota. Kio ne restas en la memoro, ne estas memorinda. La plej bona maniero longigi la vivon, estas ne mallongigi ĝin (Seneko). Kaptu la momenton! Vivo sen amo estas la samo, kiel jaro sen printempo.

4. Переведите на эсперанто: Когда я был в Венгрии, мои новые друзья приготовили замечательный обед. Самым вкусным был гуляш, родина которого - город Сегед. Меня часто спрашивают, как его готовят, и я решила рассказать вам об этом. Четыре нарезанные луковицы жарятся до золотистого цвета. Затем к ним добавляется красный перец и немного воды. Берут трех цыплят по 800 граммов, режут каждого на восемь частей, кладут в кастрюлю с луком, закрывают крышкой и варят на очень слабом огне. Когда мясо наполовину готово, прибавляют нарезанный картофель, три нарезанные кружочками моркови и неполный стакан томатного соуса. Затем продолжают варить на очень слабом огне, добавляя понемногу воды, если это необходимо. Сделайте гуляш по-сегедски, и вы не пожалеете.


Урок 14

Лексика

aboni 'выписывать (журнал, газету)', 'подписываться на ...'; adiaŭ 'прощай'; akcepti 'принять'; arto 'искусство'; asocio 'ассоциация'; atingi 'достигнуть'; birdo 'птица'; brui 'шуметь'; ĉesi 'перестать', 'прекратиться'; ekzisti 'существовать'; esprimi 'выразить'; estimi 'уважать'; ĝenerala 'общий', 'всеобщий'; hazardo 'случайность'; herbo 'трава'; hobio 'любимое занятие', 'увлечение', 'хобби'; kapabla 'способный'; kaŭzo 'причина'; kondiĉo 'условие'; konsenti 'согласиться'; konstrui 'строить'; kontenta 'довольный'; korpo 'тело'; kotizo 'членский взнос'; kredi 'верить'; lasi 'оставить', 'пустить'; limo 'граница'; manki 'отсутствовать', 'недоставать', 'не хватать'; Mediteraneo - Средиземное море; mola 'мягкий'; naski 'родить'; naturo 'природа'; nubo 'облако'; opinii 'думать', 'полагать', 'считать', 'иметь мнение'; poŝto 'почта'; prezenti 'представить' (reprezentanto 'представитель'); proponi 'предложить'; pura 'чистый'; rajto 'право'; regi 'царить', 'править', 'управлять', 'владеть языком'; registri 'записывать', 'регистрировать' (registrita letero 'заказное письмо'); regulo 'правило' (reguli 'регулировать'); revi 'мечтать'; senti 'чувствовать'; simbolo 'символ'; sincera 'искренний'; socio 'общество'; ŝanĝi 'менять', 'изменять' (interŝanĝi 'обмениваться'); ŝtato 'государство'; taĉmento 'отряд'; timi 'бояться'; trafi 'попасть', 'встретить случайно', 'застать'; vento 'ветер'; vilaĝo 'деревня'; voĉo 'голос'; zorgi 'заботиться'. Без перевода: biografio, emblemo, legendo, marko, temo.

1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11



Похожие:

Учебник языка эсперанто iconУрок русского языка во втором классе по умк «Гармония»
Оборудование: учебник М. С. Соловейчик «К тайнам русского языка», презентация к уроку, карточки для индивидуальной работы

Учебник языка эсперанто iconОбеспечение учебного плана кузьминовской нош. № п/п
Соловейчик М. С., Кузьменко Н. С. «Русский язык. К тайнам нашего языка». Учебник-тетерадь

Учебник языка эсперанто iconВ. Романова Календарно- тематическое планирование уроков русского языка в 5 «Б» классе
Учебник: Т. А. Ладыженская, М. Т. Баранов, Л. А. Тростенцова. Русский язык 5класс. – М.: Просвещение, 2006

Учебник языка эсперанто iconУрок русского языка. 2 класс Тема: Предложение. Связь слов в предложении
Оборудование: листья, словарные слова с картинками, карточки-помощницы, краски, учебник, тетради

Учебник языка эсперанто iconПротокол № Кузьмина Н. Д. от 20 г от 20 г от 20 г
Мо «Лингвист» объединяет преподавателей русского языка и литературы, английского языка, мхк, якутского языка и нкн рс(Я), библиотекаря,...

Учебник языка эсперанто iconУчебник по грамматике всегда беру с тревогой я. Она трудна, но без неё плохое было бы житьё!
Цель: углубить знания учащихся по русскому языку, привить интерес к изучению русского языка, работать над значением слова

Учебник языка эсперанто iconТема: Резервы развития современного урока иностранного языка
В настоящий момент мо учителей иностранного языка представлено учителями 3 Х основных европейских языков: английский, французский...

Учебник языка эсперанто iconПрограмма учебного курса и график зачетных работ для групп дистанционного обучения Учебник: Колмогоров А. Н. Алгебра и начала анализа. 10-11 классы; учебник /А. Н. Колмогоров. М.: Просвещение, 2006
Учебник: Колмогоров А. Н. Алгебра и начала анализа. 10-11 классы; учебник /А. Н. Колмогоров. М.: Просвещение, 2006

Учебник языка эсперанто iconПланирование курса информатики в 6 классе. 2008-2009 уч г. Учебник: Информатика: Учебник для 6 класса / Л. Л. Босова. М.: Бином. Лаборатория знаний, 2005. Дополнительная литература
Учебник: Информатика: Учебник для 6 класса / Л. Л. Босова. – М.: Бином. Лаборатория знаний, 2005

Учебник языка эсперанто iconПланирование курса информатики в 5 классе. 2008-2009 уч г. Учебник: Информатика: Учебник для 5 класса / Л. Л. Босова. М.: Бином. Лаборатория знаний, 2005. Дополнительная литература
Учебник: Информатика: Учебник для 5 класса / Л. Л. Босова. – М.: Бином. Лаборатория знаний, 2005

Учебник языка эсперанто iconАнализ работы шмо русского языка, литературы и английского языка. 2011 2012 учебный год
«Применение наглядности на уроках английского языка и литературы» (С. В. Немцова)

Разместите кнопку на своём сайте:
Документы


База данных защищена авторским правом ©libdocs.ru 2000-2013
При копировании материала обязательно указание активной ссылки открытой для индексации.
обратиться к администрации
Документы