Учебник языка эсперанто icon

Учебник языка эсперанто




НазваниеУчебник языка эсперанто
страница8/11
Дата конвертации05.11.2013
Размер1.8 Mb.
ТипУчебник
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11
1. /Kolker.rtfУчебник языка эсперанто

Грамматика

1. Наречия: subite 'вдруг', 'внезапно', 'неожиданно'; volonte 'охотно'; almenaŭ 'по крайней мере', 'хотя бы'; kvazaŭ '(как) будто', 'будто бы', 'как бы': Veni subite kaj seninvite; Kion vi faras, faru volonte! Por bone regi la lingvon, oni devas okupiĝi pri ĝi almenaŭ dum unu horo ĉiutage; La edziniĝinta filino estas kvazaŭ fortranĉita panpeco; Li agas tiel, kvazaŭ li estus juna.

2. Если за существительным в винительном падеже следует приложение - название, выраженное именем собственным, то оно употребляется в именительном падеже: Mi studas la lingvon Esperanto; Mi venas la urbon Barnaulo.

3. Для выражения одновременности, предшествования или последовательности действий в письменной речи (в устной - редко) употребляются сложные глагольные формы, состоящие из глагола-связки esti и причастия основного глагола (в действительном или страдательном залоге), играющего роль именной части составного сказуемого: Mi ofte vizitas unu familion. Kutime mi venas posttagmeze kaj vidas, ke la patro estas manĝinta, la filo estas manĝanta kaj la patrino estas manĝonta. Hieraŭ mi venis al la samaj geamikoj kaj ekvidis, ke la patro estis manĝinta, la filo estis manĝanta kaj la patrino estis manĝonta. Kaj mi scias, ke, se mi venos al ili morgaŭ, mi ekvidos, ke la patro estos manĝinta, la filo estos mnĝanta, kaj la patrino estos manĝonta.

4. В русском языке глагол имеет форму совершенного или несовершенного вида, выражая либо законченное, либо незаконченное, неограниченное действие. Большинство эсперантских безаффиксных глаголов относится к двухвидовым: их видовое значение выявляется при помощи контекста или лексическими средствами. Двухвидовые глаголы имеют тенденцию употребляться в тех случаях, когда нет необходимости подчеркивать неограниченность действия, т. е. они ассоциируются со значением несовершенного вида, хотя могут употребляться и в значении совершенного: Hieraŭ mi legis la libron dum la tuta tago 'Вчера я читал книгу целый день'; Mi jam legis la tutan libron 'Я уже прочитал всю книгу'.

Среди безаффиксных глаголов выделяются группа глаголов абсолютного несовершенного вида (memori 'помнить', ami 'любить', stari 'стоять', serĉi 'искать' и др.) и группа глаголов преимущественно совершенного вида мгновенного или однократного действия (fali 'упасть', forgesi 'забыть', trovi 'найти', morti 'умереть' и др.).

Если контекст не дает повода для сомнений в видовом значении глагола, следует отдавать предпочтение простым, т. е. безаффиксным формам глагола.

Видовые значения глаголов могут выражаться различными способами:

1) неограниченность или периодическая повторяемость действия (несовершенный вид) выражаются при помощи:

  1. суффикса -ad-: Mi kantadis 'Я пел';

  2. сложной формы глагола с причастием на -anta или -ata: Ne, mi ne estis rememoranta vin, ĉar mi neniam vin forgesadis 'Нет, я не вспоминала вас, потому что я никогда вас не забывала'; La pordo estis fermata 'Дверь закрывалась';

2) ограниченность действия (совершенный вид) выражается следующими способами:

  1. а) начало действия или моментальное действие:

  2. приставкой ek-: mi ekkantis 'я запел';

  3. иногда суффиксом -iĝ-: mi sidiĝis 'я сел';

  4. б) непродолжительное законченное действие:

  5. наречием iom: mi iom legis 'я почитал';

  6. в) законченное действие:

  7. сложной формой глагола с причастием на -inta или -ita: Mi estas kantinta 'Я спел'; La pordo estas fermita 'Дверь закрыта'; La pordo estis fermita 'Дверь была закрыта';

  8. одним из подходящих по смыслу слов в функции полуприставки: mi finkantis 'я спел'; mi ellernis 'я изучил'; mi tralegis 'я прочитал'; mi ĝisatendis 'я дождался'; ĝi forbrulis 'оно сгорело'; mi plenkuiris 'я сварил'; mi satripozis 'я отдохнул'; mi alvenis 'я пришел', mi tutkontrolis 'я проверил'; Mallaborema homo ne povas satmanĝi, nek satdormi.



Словообразование

1. Суффикс -estr- означает ”руководитель, глава, начальник, заведующий“: ŝipestro 'капитан корабля'; urbestro 'председатель горсовета или горисполкома', 'мэр', 'градоначальник'; grupestro 'руководитель группы'; fakestro 'заведующий отделом'; ĥorestro 'хормейстер'; Kia estro, tiaj subuloj; Utila estas tiu estro, kiu malmulte parolas, sed agas por ĉies bono (Cicerono).

2. В словообразовании действует принцип необходимости и достаточности: в состав производного или сложного слова следует включить все морфемы (корни, приставки, суффиксы, окончания), необходимые для выражения суммарного значения слова, и изъять все морфемы, без которых значение слова не изменятся: sano вместо saneco; organizo вместо organizaĵo; parolemo вместо parolemeco.

3. Чтобы избежать повторения связки estas, ее можно заменить глаголом, образованным от:

  1. прилагательного: La fraŭlino belas (ĉarmas, gajas, solas); Mi atentas (certas, kapablas fari ion, kontentas, kuraĝas peti vin, plenas de ĝojo, pravas, preta, rajtas, sanas); La monto blankas (altas, malproksimas); La ĉielo klaras (bluas); Ili egalas (samas, diversas, multas); ”Mi feliĉas kun li“ - ŝi diris; La ĵurnalo plenplenas de novaĵoj;

  2. существительного: Li direktoras (studentas, estras, avas, ); Ili amikas (najbaras, triopas); matenas; sunas; ventas;

  3. наречий и наречных сочетаний: Necesas (eblas, indas, endas, gravas, utilas, fruas, nepras, agrablas, facilas) okupiĝi pri tio; Li enhejmas; La manĝilaro surtablas.

Глагольные формы более динамичны (а потому в основном употребляются в разговорном стиле и почти не употребляются в стиле официальном), но иногда менее точны или придают слову новый оттенок значения: La kampo estas verda 'Поле зеленое', но La kampo verdas 'Поле зеленеет'; Li aktoras en la Granda Teatro 'Он работает актером в Большом Театре', но Al mi ne plaĉas, ke li ofte aktoras 'Мне не нравится, что он часто актерствует' (т. е. ведет себя как актер; здесь лучше употребить aktorumas).

Можно образовать глагол и от причастия, выразив таким образом сложную глагольныю форму одним словом: La patro manĝintas (=estas manĝinta), manĝintis, manĝintos; La filo manĝantas, manĝantis, manĝantos; La libro legitas (legitis, legitos, legatas, legatis, legatos, legotas, legotis, legotos). Однако эти формы являются очень тяжелыми и применяются крайне редко, особенно с суффиксами причастий действительного залога.

4. Значение слова зачастую определяется контекстом, поэтому в разговорной речи (в литературной - лишь с особыми стилистическими целями допустимы формы, не регистрируемые словарями: Komence ni piedis, poste tramis 'Вначале мы шли пешком, потом ехали на трамвае'; Ni tralagis 'Мы прошли через озеро'; La novaĵo tramondas 'Новость распространяется по всему миру'; Kiomas (=kioma horo estas) nun? 'Который час?'; Dum la vojaĝo ni samvagonis; Ŝi magazenis la tutan tagon; La homo vojas; Mi survojas al la celo; Ĉu vi venos? - Jes, mi tujos; Kienas vi?; Ni iru, ĉar tempas; Jaris la 1939-a; Ĉu vi jam scias tion? - Jes, mi jamas; Ĉu vi iros kun mi? - Jes, mi kunvios; poŝti leteron; tro rapida aŭtado; Ni alteatris ĝustatempe; Li kelkvortis la historion; Mi promesis al vi foton: jen ĝi ĉi-kunas.


Letero

Estimata samideano!

Kvankam ni estis interkonsentitaj dum nia hazarda renkontiĝo pri la korespondado, la ricevo de via registrita aerpoŝta letero estis por mi kvazaŭ subita. Plaĉis al mi la enmetitaj belaj bildkartoj pri la sunplena Mediteranea plaĝo, kie vi libertempas. Koran dankon!

Mi tre volonte akceptas la proponon, kiun vi esprimis, pri la amika korespondado kaj interŝanĝo de bildkartoj kaj de esperantaĵoj (libroj kaj revuoj en Esperanto, poŝtkartoj, kovertoj, insignoj, emblemoj, afiŝoj, fotoj ktp pri Esperantaj temoj). Mi sendas al vi ĉi-kune aron da vidaĵoj de nia urbo, pri kiuj vi, esperable, kontentos. Atentu la originalan domegon de la urbestraro.

Mi petas vian pardonon pri la dusemajna silentado, kiu estis kaŭzita de la ekzamenoj. Mi jam trapasis ilin kaj almenaŭ dum la nuna libertempo mi estas skribonta al vi regule.

Do kelkajn vortojn por iom prezenti min. Mi naskiĝis antaŭ dudek jaroj. Ekde la sepjara aĝo mi estas senĉese studanta - dek jarojn en la meza lernejo, tri jarojn en la universitato. En nia ŝtato ĉiuj rajtas je senpaga studado, do ekzistas ĉiuj kondiĉoj por fariĝi homo, utila por la socio.

Mi hobias pri arto, precipe pri pentrado. Oni opinias eĉ, ke mi havas kapablojn pri pentrarto. Ĉu tio veras, mi ne certas. Tamen iĝi pentristo neniam estis mia celo, ĉar mi ne sentas, ke mi povas tie multon atingi.

Mi revas pri malproksimaj vojaĝoj kaj kredas, ke la ekstudo de Esperanto helpos al mi baldaŭ trafi en la simbolan landon Esperantujo, kiu ne havas limojn. En la urba Esperanto-klubo mi ne nur kotizas, sed aktive partoprenas ties vivon. Mi jam abonas kelkajn revuojn en la Internacia lingvo kaj aliĝis al Universala Esperanto-Asocio (UEA). Ebloj por vojaĝi multas: por ĉi somero en nia lando estas planataj du junularaj, junpionira, natur-amika kaj ĝenerala Esperanto-tendaroj. Krome, esperantistoj organizos konstrutaĉmenton, surmontan kaj surakvan turistajn marŝojn. Kien mi veturu? Pleje verŝajnas, ke mi konstrutaĉmentos.

Mi ŝatas la naturon, la puran aeron kaj tial ofte dum ripoztagoj mi kune kun geamikoj forlasas la kutimajn zorgojn en la urbo kaj veturas en vilaĝojn kaj arbarojn. Agrablas frumatene lavi la tutan korpon per rivera akvo, kuŝadi sur la mola herbo, rigardante la nubojn. Ĉirkaŭe regas senbruo, nur aŭdiĝas la venteto kaj voĉoj de birdoj, kiuj sur-arbas.

Mi kolektas Esperantan bibliotekon. Ĵus mi tralegis la gajan romanon de Cesaro Rosetti (Ĉezaro Roseti) ”Kredu min, sinjorino!“. Mankas vortoj por esprimi mian plezuron! Nun mi estas leganta la faktoplenan libron de Ludovikito ”Senlegenda biografio de Zamenhof“.

Mi timas, ke mia letero iĝis tro longa. Tial mi finas, sendante al vi miajn korajn bondezirojn.

Sincere via, Andreo.


Задания

1. Что означают следующие слова?

Motorkonstrua, fotoregistrilo, simbolaro, simbolismo, aĉetanto, konsentema, senreviĝi, familiestro, ekbruligi, suneto, duonvoĉe, adiaŭi, deiri, ekstereŭropa, forveturinta, kontraŭnatura, kontraŭdiro, memregado, herbaĉo, kunekzistado, ovaĵo, ovoflavo, kamparanoj, ventego, akceptejo, necerteco, neatingebla, ŝanĝenda, rekonstruata, apudlima, elteni, enteni, interligo, kromnomo, sinsekvo, trae, diserigi, artisto, montrilo, artefarita, malindulo, ektimi, antaŭtimi, iom-post-ioma, kapjesi, irmaniero, tempolimo, laŭi.

2. Переведите сочетания:

Venu antaŭ la kvina horo, iri ekster la urbon, loĝi ĉe la gepatroj, resti anstataŭ estro, interkonsenti pri renkontiĝo, kontenta pri sukceso, okaze de la naskiĝtago, malgraŭ via opinio, trinki po du glasojn da suko, manko de sperto, estimo de la gefiloj al la gepatroj, tra la ventego, aĉeti por 50 kopekoj, skribi por adiaŭi, prepariĝi por festo, kuracilo kontraŭmultaj malsanoj, nenie aliloke krom tie ĉi, pro kio vi ne venis?, tio estas super mia kompreno, kaŭze de via nescio, resti inter akcepteblaj limoj, fari pro neceso, respondi post mallonge, mi finis tion ĉirkaŭ majo, ŝi loĝas trans la strato, naĝi laŭ bordo, sub tiu ĉi kondiĉo, havi rajton je studado, kredi al amiko, kredi je feliĉo, kredi je nenio, poŝtmarko je kvin kopekoj, libera je mankoj, veni sen esti invitita, sendi per poŝto, dum la proksimaj tagoj, belarta konkurso, kanti plenvoĉe, plena verkaro de Zamenhof, ekspozicio de atingoj de la popola ekonomio.

3. Переведите фразы:

Kaj subite vi aperos antaŭ mi. Oni parolas pli volonte pri siaj rajtoj, ol pri siaj devoj. Kun bonaj esperoj adiaŭo estas ĉiam festo (J. W. Goethe/Gjote). Kio estas komenciĝinta, tio estas finiĝonta. Du moneroj en unu monujo estas farantaj pli da bruo, ol cent moneroj. Hieraŭ mi estis forkuranta de pluvo, sed anstataŭe mi trafis sub pluvegon. Ĉu la koko estis kantinta aŭ ne, la tago komenciĝis. Ellerninte la lingvon Esperanto, mi estis enironta la simbolan landon Esperantujo. kiu estos manĝanta salon, tiu estos trinkonta akvon. Tio, kio estas farita de homo, povas esti refarota de homo (F. Winson/Ŭinson). Kio kostas malmulte, estas estimata ankoraŭ pli malmulte (M. Cervantes/Servantes). Se la homo vivas sen esti rimarkata, lia morto ne estos rimarkita. kio indas esti farita, tio indas esti farita bone. Pli bone estus al li, se li neniam estus naskita. Neniu estas tiel maljuna, ke li ne estus kredanta, ke li povas vivi ankoraŭ almenaŭ unu jaron. Zorgu, ke ĝi estas farita. Tiu ĉi laboro dume ne estas plenumita, sed ĝi estas plenumebla, plenuminda, eĉ plenumenda, do plenumata kaj nepre plenumota. Li ĉiam silentadis, kvazaŭ li estus pleniginta la buŝon per akvo. Se vi ekmanĝis - finmanĝu, se vi ekparolis - finparolu! Timo pri malfeliĉo pli aĉas, ol la malfrliĉo mem. De bona edzo la edzino ne foriros, same kiel de bona estro ne foriros subulo. La korpo ne estas la plej granda, kion povas doni la virino (R. Rolland/Rolan). Ne preterlasu vian feliĉon! Kiun timas multaj, tiu mem timas multajn. Estas senutile peti pri estimo kaj amo. Minuta plezuro ofte estas kaŭzo de longaj suferoj (Ch. Wieland/Viland). Se ies ago ne estas por vi komprenebla, tio ne estu kaŭzo por opinii ĝin malbona aŭ erara. Se vi scias duonon de tio, kion vi opinias scii, do vi scias duoble pli multe, ol vi vere scias. Saĝulo iufoje ŝanĝas sian opinion, malsaĝulo - neniam. Neniu scias, kiam finiĝas la pasinteco, kaj ĉu ĝi finiĝas ĝenerale, kaj kie estas limo inter la estanteco kaj estonteco (T. Ivanova). Plena teujo silentas, duone malplena - bruas. Amikojn unuigas malamikoj. Feliĉa estas tiu, kiu vivas per sia hobio (B. Shaw/Ŝo). La historio de ĉiuj ĝis nun ekzistintaj socioj estis historio de batalo inter klasoj (K. Marx/Marks kaj F. Engels). Silento estas konsento.

4. Переведите на эсперанто:

Дорогой друг! Совсем недавно ты приступил к знакомству с международным языком эсперанто, а сейчас ты уже изучил его основы. Впереди у тебя - беседы с интересными людьми, международная переписка, участие в слетах, лагерях, конгрессах эсперантистов, обогащение знаний, более быстрое изучение иностранных языков. Ты сам уже можешь организовать кружок эсперанто: ведь ”обучая других, мы учимся сами“. А теперь тебя ждет путешествие в Эсперантиду.


Урок 15

Лексика

ajn 'бы ни (было)' (ajna 'какой бы то ни было', 'любой'); aparteni 'принадлежать'; arda 'раскаленный', 'пылающий', 'пылкий', 'рьяный'; aviado 'авиация'; balo 'бал'; baro 'преграда', 'препятствие'; civitano 'гражданин'; danci 'танцевать'; donaco 'подарок'; eduki 'воспитывать'; emocio 'волнение', 'переживание'; ferioj 'отпуск', 'каникулы'; flugi 'летать'; gajni 'выиграть'; gratuli 'поздравить'; humoro 'настроение'; imagi 'вообразить', 'представить себе'; karbo 'уголь'; kompari 'сравнить'; komplika 'сложный', 'запутанный'; konkuri 'состязаться', 'соревноваться', 'соперничать'; konvinki 'убедить'; leĝo 'закон'; lerta 'ловкий', 'искусный', 'умелый'; maniko 'рукав'; nivelo 'уровень'; nordo 'север'; okcidento 'запад'; ordinara 'обыкновенный', 'обычный'; oriento 'восток'; perfekta 'совершенный', 'безупречный', 'отличный'; propra 'собственный'; raporti 'отчитываться', 'докладывать'; ripeti 'повторять'; solidara 'солидарный' (solidare 'солидарно', 'заодно'); soni 'звучать'; sonĝo 'сон', 'сновидение', 'мечта', 'грезы'; speco 'вид', 'сорт', 'род'; sprita 'остроумный', 'находчивый'; stato 'состояние'; sudo 'юг'; ŝarĝo 'груз', 'нагрузка'; ŝerci 'шутить'; ŝpari 'сберегать', 'экономить', 'сохранять'; tasko 'задача', 'задание' (taski 'задать', 'дать задание', 'задать работу'); teamo 'команда', 'группа', 'смена'; tiri 'тянуть', 'привлекать', 'манить', 'извлекать'; verso 'стих' (versaĵo 'стихотворение'). Без перевода: agiti, aŭtografo, brigado, fanfaro, improvizi, kalendaro, koŝmaro, krokodilo, loterio, masko, parodio, populara, trotuaro.


Proksima lando Esperantujo

Forveturis vagonaroj, forflugis aviadiloj, forportante niajn geamikojn orienten kaj okcidenten, norden kaj suden, sed por ni ankoraŭ sonas tendara kanto.

Ĉi-foje Esperantujo troviĝis en Baŝkirio. Se el homoj oni povus kunigi bukedojn, el la anaro de nia Esperantujo estiĝus belega bukedo - tiom da multeflankaj, agemaj, spritaj homoj feriis en la 12-a Sovetia Esperantista Junulara Tendaro (SEJT-12).

Oni pridiskutis raportojn pri la stato kaj evoluo de la Esperanto-movado, pri la diversspeca utiligo de la Internacia lingvo por informado pri la vivo en Sovet-Unio eksterlanden, por la internaciisma edukado de nia junularo.

Grandan salonon okupis neripetebla ekspozicio kun materialoj pri la vivo kaj agado de V. I. Lenin, ricevitaj el multaj landoj dank'al la internacia korespondado. Interesaj prelegoj de la tendara universitato altiradis grandnombran aŭskultantaron. La plej spertaj pedagogoj perfektigis lingvokonojn de la komencantoj en paroligaj kursoj. Aktivuloj tradiskutadis demandojn de Esperanto-instruado.

Por la tendaraj koncertoj Esperanto-kluboj, kiel ĉiam, verkis novajn versaĵojn, teatraĵetojn, kantojn. Dekkvino da lertaj gitaristoj plenumadis la gravan taskon de ilia baldaŭa popularigo.

Ankaŭ en la klubo de gajaj kaj spritaj (KGS) la konkurantaj teamoj parolis nur en Esperanto - do en la negepatra lingvo, sed ja tie ĉi nepras tuja reago kaj improvizado! Jen kiam kiu ajn povus certe konvinkiĝi pri la viveco de Esperanto!

Krokodilo estas ŝerca alnomo, donata al la personoj, kiuj, malgraŭ la tendara leĝo, parolas iun alian lingvon anstataŭ Esperanto. Tendaranoj, apartenantaj al la rondaĉo de krokodiloj, ĉe ni preskaŭ ne estis. La lingva nivelo de la tendaro estis tre alta. Ĉu oni povas trovi pli bonan praktikon, ol dusemajnan restadon en la ”lando“, kie ĉiuj ĉirkaŭe parolas inter si nur en Esperanto - dum la matena gimnastiko, sportaj konkursoj, naĝado, sunbruniĝado, en la kafejo ”Verda krokodilo“ - unuvorte, ĉie!

Se vi ekaŭdos la frazon ”Kiam mi loĝis sur Luno. . . “, ne tro miru: antaŭ vi estas nia tendarano. La ĉambroj, loĝitaj de ni, portis nomojn de planedoj kaj steloj. La ejo de la estraro troviĝis sur Olimpo. Al ĉiuj partoprenintoj estis disdonitaj donace tendaraj insignoj kaj surmanikaj emblemoj, ilustritaj libretoj, en kiujn oni tuj ekkolektis aŭtografojn de Esperantujanoj.

La adiaŭa lignofajro bruladis ĝismatene. Okazis maskobalo kaj poste - elektado de la plej bela junulino de la tendaro. Oni kantadis kaj ne povis satkanti - ja tio estis lastaj horoj de la nuna Esperantujo. Morgaŭ ĉio ĉi estos transformiĝinta en fabelon malproksiman kaj belegan por renaskiĝi venontjare aliloke. Jes, oni apenaŭ povas imagi ĉies humoron kaj emocion dum la disiĝo!

Tie ĉi ne estis rakontite eĉ pretere pri multaj rimarkindaj eroj de la tendara vivo: pri la festo de Neptuno, la vespero de parodioj, la ĉiutaga murgazeto, la senmalgajna loterio, pri la fotoservo, kiu havigis fotojn al la dezirantoj samtage kun la tendaraj eventoj ktp. Neforgeseblaj estas malŝarĝado de la karbo helpe al loka lernejo kaj nia agitbrigado, koncertinta en kampoj.

Venu mem en Esperantujon kaj vi ekvidos ĉion per la propraj okuloj, iĝos ĝiaj plenrajtaj civitanoj. Venu des pli nun, kiam vi estas gratulenda okaze de la finstudo de la ĉefa materialo de la kurso, kiam vi estas parolonta kaj korespondonta enlande kaj translime kun multegaj personoj, sciantaj tiun ĉi internacian komprenilon kaj subtenantaj la grandan ideon de komuna, internacia lingvo de la homaro. Do ĝis la renkontiĝo en Esperantujo!


Apud lago, apud mar'

(tendara kanto)

Versoj de B. Kolker

Apud lago, apud mar',

Ĉe rivero, en arbar'

Ĝustatempe, sen erar'

Malfermiĝas la tendar'.

Jen januar', jen februar' - rapidas kalendaro.

Kaj junularo kun gitar' rapidas al tendaro.

En vagonar, sur trotuar' ekkantu ni, najbar'! -

Dum tuta jar', dum tuta jar' ni revis pri tendar'.

Por amikaro la hazard' ne povas esti baro.

Por amikaro juna ardo estas ordinaro.

La senkompara solidaro nun kunigas, ĉar

Dum tuta jar', dum tuta jar' ni revis pri tendar'.

Apud lago, apud mar'. . .

Komplika far' - ĉiama ŝpar' por la vojaĝ-preparo,

Pri vagonar', pri biletar' ni sonĝas en koŝmaro.

Sed jen en ar', en sid' kaj star', kantadas junular' -

La amikar', nur amikar' alvenis al tendar'.

Matena klar' - kaj ĉe fanfar' ekverdas la standardo,

Kaj nia ar', kaj nia ar' ĝin sekvas per rigardo.

Tra januar', tra februar' rapidis kalendar'

La amikar', nur amikar' alvenis al tendar'.

Apud lago, apud mar'...


Задания

1. Что означают следующие слова?

Reagi, poŝtkarto, sanstato, konstruado, nubego, dancejo, zorgema, konvinkita, verkistino, regulilo, duonforgesita, apudvoja, elfluginte, traflugi, ĉirkaŭflugi, flugilo, eksterleĝa, enkonduko, subglaso, tutkore, raportanto, esprimoplena, malagrablaĵo, reeduki, neimagebla, alproprigi, unuiĝi, estiminda, lampingo, idaro, maltrafe, malplenkapulo, fajrujo, antaŭpago, debordiĝi, forlavi, kunsenti, pridonaci, senŝanĝa, elŝarĝata, superŝarĝo, voĉdoni, malpuraĉa, nedisigebla, brigadestro, estrarano, endas, ĉiamulo, laŭcela, belsona, denorde alsude, unuenaskito, ĵusnaskito, naskiĝjaro.

2. Переведите сочетания:

Kun via helpo, propagandi Esperanton inter la jnunularo, ĉe neceso, dank'al via klarigo, pluvis ĝis la oka horo, en sudo, gasto el nordo, ekde la manĝopaŭzo, ili loĝas super ni, kredi malgraŭ ĉio, iri po tri personoj, raporto de la prezidanto pri la agado dum la jaro, gratulo de la instruisto al la lernantoj okaze de la kursfino, rigardi de sur la monto, veni por unu momento, paroli per interurba telefono, mi rakontos post kiam vi petos, fari nenion alian krom danci, laŭ mia opinio, scii laŭ sperto, koni laŭ vizaĝo, estis ĉirkaŭ vespero, veni sen matenmanĝi, konvinku anstataŭ devigi, eliri por promenado, bluiĝi pro malvarmo, kapabla je ĉio, sub la nivelo de la maro, ŝanĝi bildkartojn kontraŭ poŝtmarkoj, tio estas ekster miaj devoj, fajrero de espero, eltrinki per unu tiro, kafo laŭ orienta maniero, la plej lerta.

3. Переведите фразы:

Plenumadu ĉiun faron dum via vivo tiel, kvazaŭ ĝi devus esti la lasta (Marko Aŭrelio). El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj. En landoj trans maroj estas oraj arbaroj. Aĉetadu ne tion, kio estas utila, sed tion, kio estas necesa (Seneko). La fino de la parolado gravas pli, ol la komenco (F. Bacon/Bekon). Mi havas kutimon silenti pri tio, kion mi ne scias (Sofoklo). Tenu viajn okulojn bone malfermitaj edziĝonte kaj duone fermitaj edziĝinte (B. Franklin). La diablo ne estas tiel timiga, kiel oni lin pentraĉas. Oni parolas ĉiam malbone, kiam oni havas nenion por diri (Voltero). Ne ĉiu raporto estas vera vorto. Kiu ne ludas, tiu ne gajnas. Pli bone malmulte gajni, ol multe perdi. La mono havas flugilojn kaj flugas tre rapide. Mi venos en ajna momento, kiam vi vokos min. Nekredeblaj aferoj okazas preskaŭ ĉiutage. Homo, al kiu neniu plaĉas, estas multe pli malfeliĉa, ol tiu, kiu al neniu plaĉas (F. La Rochefoucauld/Laroŝfuko). Por esti feliĉa, necesas donadi ĝojon al aliaj homoj. Neniam aŭskultu tiujn, kiuj parolas malbone pri aliaj kaj bone pri vi (L. N. Tolstoj). La saĝa scias, kion li diras, la malsaĝa diras, kion li scias. Prefere donaci al la amatino ĉiutage po unu floron, ol ĉiujn florojn en unu bukedo. En ĉiu ŝerco oni devas serĉi eron da vero. Necesas scii, kie, kiam, kiel kaj kun kiu ŝerci. Ĉiu estas kontenta pri sia saĝo, sed neniu estas kontenta pri sia stato. Maljuneco estas ne aĝo, sed sanstato. El ĉiu senelira situacio ekzistas almenaŭ du eliroj: serĉu kaj trovu! Mi volus renkonti min mem por scii, kiel mi plaĉas al mi; sed en tiu tago mi devas havi bonan humoron, ĉar mi ne ŝatas malagrablaĵojn (Multatuli). La sata la malsatan ne komprenas. Kiu ne apartenas al sia patrujo, tiu ne apartenas ankaŭ al la homaro (V. G. Belinskij). Ekzistas tri specoj de nescio: scii nenion, scii malbone kaj scii ne tion, kion necesas scii. Ĉiu bona ideo nepre estos malbonigita de ĝiaj tro ardaj subtenantoj. Kritiki - signifas klarigi al la aŭtoro, ke li faras ne tiel, kiel farus mi, se mi scipovus (K. Ĉapek).

4. Переведите на эсперанто:

В Международном молодежном лагере эсперантистов под Киевом приняло участие около трехсот человек. Большие комфортабельные палатки расположились на берегу Днепра. Дни были наполнены интересными событиями: лекции, обсуждения, встречи по интересам, концерты, праздник Нептуна, выставки, спортивные соревнования, курсы разговорной практики и, разумеется, песни у костра под гитару. Здесь впервые работали университет эсперантских знаний и научная конференция. Как обычно, рабочим языком лагеря был эсперанто.

1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11



Похожие:

Учебник языка эсперанто iconУрок русского языка во втором классе по умк «Гармония»
Оборудование: учебник М. С. Соловейчик «К тайнам русского языка», презентация к уроку, карточки для индивидуальной работы

Учебник языка эсперанто iconОбеспечение учебного плана кузьминовской нош. № п/п
Соловейчик М. С., Кузьменко Н. С. «Русский язык. К тайнам нашего языка». Учебник-тетерадь

Учебник языка эсперанто iconВ. Романова Календарно- тематическое планирование уроков русского языка в 5 «Б» классе
Учебник: Т. А. Ладыженская, М. Т. Баранов, Л. А. Тростенцова. Русский язык 5класс. – М.: Просвещение, 2006

Учебник языка эсперанто iconУрок русского языка. 2 класс Тема: Предложение. Связь слов в предложении
Оборудование: листья, словарные слова с картинками, карточки-помощницы, краски, учебник, тетради

Учебник языка эсперанто iconПротокол № Кузьмина Н. Д. от 20 г от 20 г от 20 г
Мо «Лингвист» объединяет преподавателей русского языка и литературы, английского языка, мхк, якутского языка и нкн рс(Я), библиотекаря,...

Учебник языка эсперанто iconУчебник по грамматике всегда беру с тревогой я. Она трудна, но без неё плохое было бы житьё!
Цель: углубить знания учащихся по русскому языку, привить интерес к изучению русского языка, работать над значением слова

Учебник языка эсперанто iconТема: Резервы развития современного урока иностранного языка
В настоящий момент мо учителей иностранного языка представлено учителями 3 Х основных европейских языков: английский, французский...

Учебник языка эсперанто iconПрограмма учебного курса и график зачетных работ для групп дистанционного обучения Учебник: Колмогоров А. Н. Алгебра и начала анализа. 10-11 классы; учебник /А. Н. Колмогоров. М.: Просвещение, 2006
Учебник: Колмогоров А. Н. Алгебра и начала анализа. 10-11 классы; учебник /А. Н. Колмогоров. М.: Просвещение, 2006

Учебник языка эсперанто iconПланирование курса информатики в 6 классе. 2008-2009 уч г. Учебник: Информатика: Учебник для 6 класса / Л. Л. Босова. М.: Бином. Лаборатория знаний, 2005. Дополнительная литература
Учебник: Информатика: Учебник для 6 класса / Л. Л. Босова. – М.: Бином. Лаборатория знаний, 2005

Учебник языка эсперанто iconПланирование курса информатики в 5 классе. 2008-2009 уч г. Учебник: Информатика: Учебник для 5 класса / Л. Л. Босова. М.: Бином. Лаборатория знаний, 2005. Дополнительная литература
Учебник: Информатика: Учебник для 5 класса / Л. Л. Босова. – М.: Бином. Лаборатория знаний, 2005

Учебник языка эсперанто iconАнализ работы шмо русского языка, литературы и английского языка. 2011 2012 учебный год
«Применение наглядности на уроках английского языка и литературы» (С. В. Немцова)

Разместите кнопку на своём сайте:
Документы


База данных защищена авторским правом ©libdocs.ru 2000-2013
При копировании материала обязательно указание активной ссылки открытой для индексации.
обратиться к администрации
Документы